Karaj
Gastoj!
Koran
saluton en
Vilonya, en vilaĝeto - loĝanta preskaŭ dum mil jaroj- de departemento
Veszprém.
Nia logxloko situas ĉe la piedoj de Bakony, 8 km-ojn de Balatono, ĉe la
okcidenta limo de Mezõföld, en la triangulo de
"Veszprém-Várpalota-
Balatonfûzfõ",
do kie renkontiĝas diversaj pejzaĝoj, regionoj, pro tio ĝia ĉirkaŭaĵo
estas
varia eĉ sur malgranda areo. Ĝin karakterizas dolomitoj, karstaĵoj,
kultivitaj
koniferarbaroj kaj ondliniaj plugkampoj. Du ĉefaj pejzaĝaj kuriozaĵoj
estas la
rivereto Séd trafluanta tra la vilaĝo kaj la monto Sukori,
kies duopa supro
altiĝas super nia vilaĝo. La plej malnova konstruaĵo estas nia
kalvinana preĝejo
el al epoko -Árpád. Sur la bordo de rivereto en
pluraj lokoj muelejoj kaj ties
restaĵoj memorigas nin pri la agrokulturo kaj industrio prosperintaj en
Nuntempe nia plej
grava tasko estas la beligo de nia vivloko, elformigo de la pli
vivkapabla
natura medio, fortigo de kunaparteno dum kulturaj aranĝaĵoj.
De Vilonya facile
atingeblas Balatono, kaj Bakony por naturamikoj, kaj por tiuj, kiuj
serĉas
kulturajn kaj ekonomiajn kontaktojn, povas esti simpatia la proksimeco
de
Veszprém. Vilonya estas ideala loko por ripozi kaj por tiuj,
kiuj volas ekkoni,
malkovri la nordorientan regionon de Balatono.
Dum niaj kulturaj
kaj sportaranĝaĵoj vi povas konatiĝi -krom Vilonya- kun la proksimaj
setlejoj,
kun tiesneregistaraj organizoj, kaj kun nia ĝemelsetlejo Nyitracsehi.
Ni invitas vin,
venu, vizitu nin, rigardu nian preĝejon, la muelejojn apud la rivereto,
iru
supren al la supro de monto Sukori, rigardu la orientan basenon de
Balatono,
kaj montaron Bakony. Venu kiel traveturanto, aŭ laŭcele, vi estos
bonvenigita
en nia vilaĝo, okaze de niaj aranĝaĵoj. Ni esperas, ke vi ekhavos
longtempajn memorojn,
kaj kiam vi venos al
ni sekvontfoje, ni povos
saluti vin kiel konatulon, amikon!
Niaj
aranĝaĵoj:
Februaro: karnevalo
Marto: virintaga
balo
Aprilo: virtaga balo
Majo: la 1-an:
majfesto en la arbaro,
dum la lasta dimanĉo: infantago
Junio:
vilaĝtago-"Séd-party"
Aŭgusto: dum la lasta
dimanĉo:
kermeso-meso, foiro, balo
Oktobro: vinrikolta
balo
Decembro:
vilaĝ-kristnasko
Vira
kantensemblo
Lerneja gepatra laborgrupo
Klubo por emerituloj
Infanĝardena gepatra laborgrupo
Popolkantensemblo de Vilonya
Junulara, kultura, kaj sportsocieto Vilonya
Se vi havas
demandon, rimarkon, bonvolu skribi al: